Instituto de Santa Fe

Instituto de Santa Fe
ĉefa pordego de la instituto
ĉefa pordego de la instituto
esplora institucio
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1984 vd
Geografia situo 35° 42′ 2″ N, 105° 54′ 32″ U (mapo)35.7005-105.909Koordinatoj: 35° 42′ 2″ N, 105° 54′ 32″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Santa Fe
Situo Nov-Meksiko
Instituto de Santa Fe (Nov-Meksiko)
Instituto de Santa Fe (Nov-Meksiko)
DEC
Lokigo de Nov-Meksiko en Usono
Map
Instituto de Santa Fe
Fondinto(j) George Cowan • David Pines • Richard Slansky vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Instituto de Santa Fe (angle Santa Fe Institute, akronime SFI) estas privata senprofita esploro kaj instruinstituto en Santa Fe, Nov-Meksiko, Usono, fondita en 1984 por evoluigi teorion de kompleksaj adaptaj sistemoj en fiziko, biologio, teknologio kaj sociaj sciencoj per interfaka baza esplorado kaj dediĉita al interfaka esplorado en la fundamentajn trajtojn de kompleksaj adaptaj sistemoj, inkluzive de fizikaj, matematikaj, biologiaj kaj sociaj sistemoj.

La Instituto konsistas el grupeto de permanenta kunlaborantaro, granda nombro da permanenta kunlaborantaro ĉe aliaj institutoj, kaj alvojaĝantaj esploristoj. La Instituto estas konsilita de eminentaj sciencistoj, inkluzive de pluraj nobelpremiitoj. Ankaŭ faras edukan laboron pri kompleksaj sistemoj inter studentoj.

La fondmembroj estis George Cowan (prezidanto 1984-1991), David Pines, Stirling Colgate, la nobelpremiito Murray Gell-Mann, Nicholas Metropolis, Herbert L. Anderson, Peter Carruthers kaj Richard Slansky, la plej multaj el kiuj, kun la escepto de Pines kaj Gell-Mann, laboris ĉe la Alamos Nacia Laboratorio. Verŝajne, ilia ĉefa celo estis krei specialan organizaĵon por interfaka esplorado [1][2].

La instituto konsideras sian originan celon estinti atingita, ĉar la teorio de kompleksaj sistemoj nun estas establita temo de esplorado al kiu kelkaj sciencaj institutoj tutmonde estas dediĉitaj. La instituto citas kognan neŭrosciencon, komputilsimuladon en fiziko kaj vivsciencoj, ekonomiajn kaj sociajn interagojn kiel ekzemple kolektiva inteligenteco, evolua dinamiko, retdinamiko kaj fortikeco kiel aktualajn labortemojn [3].

Financado por la instituto inkludas donacojn, stipendiojn, registarajn subvenciojn kaj investojn de komercaj unuoj. La buĝeto por 2011 estis iom pli ol $ 10 milionoj [4]. La evolua biologo David Krakauer estas prezidanto de la institucio ekde 2015 [5].

  1. Mitchell M. Waldrop. (1993) Complexity: The Emerging Science at the Edge of Order and Chaos. Simon & Schuster.
  2. George A. Cowan. (2010) Manhattan Project to the Santa Fe Institute: The Memoirs of George A. Cowan. University of New Mexico Press.
  3. . Review of the Santa Fe Institute: Institutional and Individual Qualities of Expert Interdisciplinary Work. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-04-14.
  4. 2014 Annual Report. Santa Fe Institute. Alirita 2013-04-14.
  5. New SFI president sees new opportunities. Santa Fe New Mexican. Alirita 2015-08-03.

Developed by StudentB